10-a SUMIRE 10-a SUMIRE

10-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto

  • Hejmo
  • La Renkontiĝo
  • Aliĝu

esperanto•internacieco

•SUMIRE•

7-a de Aŭgusto 2014
De 9-a matene ĝis la 4-a posttagemeze


SUMIRE......estas regiona renkontiĝo de Esperanto kiu okazas ĉiujare ekde 2005 en la suda regiono de la ŝtato Minas-Ĝerajso. Tiu renkontiĝo celas la disvastigadon de la transnacia lingvo Esperanto, kaj la partoprenantoj havas la oportunon ĉeesti al prelegoj, ĉu portugallingve ĉu esperante, pri diversaj temoj, nome vojaĝoj, muziko,lingvoj, lingvistiko, arto kaj pri Esperanto mem, i.a. Cetere ili povas ĝui la artan vesperon kaj ankaŭ koni la ĉirkaŭaĵon de la urbo.


SUMIRE akceptas personojn, kiuj neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto kaj pro tio celas ankaŭ montri la funkcian aspekton de la lingvo. 

Urboj kie jam okazis SUMIRE:

Pouso Alegre - 2005

Varginha - 2006

Lavras - 2007

Alfenas - 2008

Poços de Caldas - 2009

Pouso Alegre - 2010

Silvianópolis - 2011

Machado - 2012

Poços de Caldas - 2013

Programeto (ankoraŭ ne tute fermita)

09:00 – Bonvenigado kaj babilado

09:30 – Malfermita temo – Anna Lobo – Poços de Caldas

10:30 – Novaĵo pri Eo Movado en Rio de Ĵaneiro - Márcio Santos Nascimento – Rio de Janeiro 

11:30 – Intervalo

13:00 – Malfermita temo – Rafael Zerbetto - Campinas

14:00 – Konsiderinda momento - Kien iras nia regiona movado?

16:00 – Fermo 


Crie um site gratuito com o Yola.